Balthasar Pacimontanus (1485-1528) | ||
---|---|---|
![]() Germana anabaptisma teologo kiu estis vivbruligita en la paliso pro sia fido. Li defendadis la baptismon de la adoltoj. Li estis persekutata de la Zvinglanoj, kiuj postulis lian erarkonfeson.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1485 en Friedberg, apud Aŭgsburgo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 10-a de Marto 1528 en Vieno, Arkiduklando Aŭstrio | |
Mortis per | Morto sur brulŝtiparo ![]() | |
Religio | anabaptismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Frajburgo Universitato de Ingolstadt | |
Memorigilo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | teologo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Balthasar Hubmaier (1485-1528) estis tre respektata germana teologo kaj reformisto, anabaptisma komandanto kiu estris grandan kongregacion kaj renomiĝis pro la kvanto kaj graveco de siaj skribaĵoj. Tamen lia influo perdiĝis dum la posta anabaptisma-menonita movado, pro kelkaj diverĝecoj de la ĉefa linio de la anabaptistoj rilate al la demando pri la neperfortemo, kaj la grupo de liaj sekvantoj ne supervivis unu aŭ du jarojn post lia morto. Lia moto estis "La vero estas senmorta".