Balti Jaam | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco • kapostacio | |||
Situo | |||
Lando | ![]() | ||
Loko | Talino | ||
Geografia situo | 59° 26′ 24″ N, 24° 44′ 14″ O (mapo)59.4399524.73715Koordinatoj: 59° 26′ 24″ N, 24° 44′ 14″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 12 | ||
Kajoj | 7 | ||
Historio | |||
Malfermo | 1870 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Go Group | ||
Kodo ESR | 081402 | ||
Kodo Ekspress-3 | 2608140 | ||
Linioj |
| ||
En TTT | Balti jaam ĉe "ESR" Balti jaam ĉe "Ekspress" | ||
Balti jaam (esperante Balta stacio) estas la ĉefa fervoja stacio en Talino, Estonio. Ĉiuj suburbaj, longdistancaj kaj internaciaj trajnoj eliras el la stacio.
La stacio havas sep kajojn, el kiuj du situas aparte de la ceteraj kaj estas uzataj ĉu por internaciaj itineroj Talino–Moskvo kaj Talino–Sankt-Peterburgo efektivigataj de "GoRail", ĉu por longdistancaj itineroj de "Elron" al Pärnu aŭ Viljandi. Kajoj pli proksimaj al la stacidomo estas plejparte uzataj por suburbaj trajnoj aŭ por longdistancaj itineroj al Tartu aŭ Narva.
Balti jaam staras proksime al merkato nomita estone Jaama turg ("stacia merkato").