Bangkok Airways Co., Ltd. estas regiona flugkompanio kun sidejo en Bangkoko, Tajlando. Ĝi okazigas regulajn flugojn al 20 lokoj de Tajlando, Kamboĝo, Ĉinio, Japanio, Laoso, Maldivoj, Mjanmaro, Singapuro kaj Vjetnamio. Ĝia operaciejo estas la Flughaveno Suvarnabhumi, Bangkoko. La flugkompanio estis fondita en 1968 kiel Sahakol Air.