Banko de Italio | ||
---|---|---|
Banca d'Italia | ||
![]() | ||
centra banko • banko • negoco vd | ||
Dum | 10-a de aŭgusto 1893 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | National Bank in the Kingdom of Italy | |
Sekvanto | Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj | |
Ĉefestro(j) | Fabio Panetta • Giacomo Grillo • Giuseppe Marchiori • Bonaldo Stringher • Vincenzo Azzolini • Luigi Einaudi • Donato Menichella • Guido Carli • Paolo Baffi • Carlo Azeglio Ciampi • Antonio Fazio • Mario Draghi • Ignazio Visco vd | |
Sidejo | Palazzo Koch | |
Lando | Italio | |
filiaj kompanioj | Biblioteca della Banca d'Italia • Biblioteca del Servizio consulenza legale della Banca d'Italia • Biblioteca Paolo Baffi vd | |
Posedataj kompanioj | Assicurazioni Generali • Palazzo Dolfin Manin • Palazzo Antonini • Palazzo delle Papesse • Q3642161 • Palazzo della Banca d'Italia • Palace of Bank of Italy • Palazzo della Banca d'Italia • Palazzo della Banca d'Italia vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Banko de Italio | |
---|---|
![]() la centra banko de Italio en la palaco Koch ĉe la straro via Nazionale
| |
centra banko • banko • negoco | |
Sidejo | Romo, Italio |
Prezidanto | Mario Draghi |
Centra banko de | ![]() |
Valuto | |
ISO 4217 | EUR |
Retejo | |
Antaŭa(j) institucio(j) |
Banca Nazionale del Regno, Banca Nazionale Toscana, Banca Toscana di Credito kaj Banca Romana |
Sekva(j) institucio(j) |
Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999) |
La Banko de Italio - itale Banca d’Italia - estas la centra banko de Italio. Ĝi fondiĝis en 1893 kiel akcia kompanio, en 1936 iĝis institucio de publika juro kaj ekde la jaro 1981 estas sendependa de la ŝtata Registaro de Italio. Kune kun la aliaj centraj bankoj de la EU-membroŝtatoj kaj la Eŭropa Centra Banko (ECB) ekde la jaro 1999 ĝi konsistigas la Eŭropan Sistemon de Centraj Bankoj. Antaŭ tio ĝi produktigis kaj cirkuligis la nacian valuton de Italio, la itala liro (ITL). La valutopolitikan rolon de la banko en 2001 transprenis la Eŭropa Centra Banko. Nun, inter alie, la Banko de Italio produktigas la italajn eŭro-monerojn, sed krome plu garantias sufiĉan kvanton da monbiletoj kaj moneroj enlande, kontrolas la komercajn bankojn en Italio, rekomendas la laŭkonstituciajn italiajn ŝtatajn instancojn en financaj temoj kaj aktivas en ekonomia esplorado. La sidejo de la Banko de Italio situas en la palaco Koch en Romo. Nuna banka prezidanto (laŭ la stato de januaro 2024) estas Fabio Panetta.