Barbara CASSIN estas franca filologino kaj filozofino, naskiĝinta la 24-an de oktobro 1947 en Boulogne-Billancourt. Direktorino de esploradoj ĉe CNRS, ŝi postvenis Jonathan Barnes kiel estro de la centro Leon Robin ĝis 2010. Ŝiaj verkoj temas ĉefe pri sofistiko (pri paralogismo) kaj retoriko kaj ankaŭ iliaj rilatoj kun filozofio. Alain Badiou kun kiu ŝi verkis plurajn librojn, konsideras ke la laboro de Barbara Cassin estas sintezo inter la heredaĵo de Heidegger kaj la «lingvistika turno-punkto».