Barnarda Stelo | |
Stelo | |
![]() | |
ruĝa nano • stelo de granda propra movo • Population II star • duobla stelo • varia stelo • varia stelo de tipo BY de Drako • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto | |
---|---|
Speco | Ruĝa nana stelo; varianto BY Draka |
Aliaj nomoj | Proxima Ophiuchi, Velox Barnardi, V2500 Oph, BD+04°3561a, GCTP 4098.00, Gliese 699, LHS 57, Munich 15040, LTT 15309, LFT 1385, Vyssotsky 799, HIP 87937 |
Nomita laŭ | Edward Emerson Barnard vd |
Situo | |
Konstelacio | Serpentisto |
Rekta ascensio Deklinacio - Epoko |
17h 57m 48,5s 4° 41′ 36″ J2000.0 |
Distanco el sunsistemo | 5,9 lumjaroj |
Fizikaj ecoj | |
Radiuso | 0,17 sunradiusoj |
Maso | 0,17 sunmasoj |
Lumeco | 4,4 ċ 10−5 sunlumecoj |
Metalenhavo | 10-32% |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 3370 K |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | M4 Ve |
Absoluta magnitudo | 13,24 |
Videbla magnitudo | 9,54 |
Paralakso | 545,4 ± 0,3 mas |
Moviĝo - Rekta ascensio - Deklinacio |
-798,71 mas/j 10337,77 mas/j |
Radia rapido | -106,8 km/s |
La Barnarda Stelo estas nudokule nevidebla stelo en la konstelacio Serpentisto. Temas pri ruĝa nano, de tipo M en la spektra klasigo de steloj, kiu ĉefe konatas ĉar ĝi havas la plej grandan propran movon el ĉiuj steloj: 10,3"/jaro. La transversa rapideco rilate al Suno estas 90 km/sek, la radiusa rapideco estas 106,8 km/sek (mezurita laŭ efiko de Doppler) en nian direkton.
Ĝi estis nomita honore al la usona astronomo Edward Emerson Barnard, kiu malkovris ĝin en 1916.
Situanta en distanco de 1,828 parsekoj aŭ 5,96 lumjaroj de la Suno, ĝi estas la kvina stelo plej proksima al Tero, post Suno kaj la triobla stelo Alfa Centaŭro. Danke al sia rapida movo, ĝi pasos je 3,8 lumjaroj de Suno ĉirkaŭ la jaro 11 800. Tiam ĝi estos la plej proksima stelo al Suno, tamen restos nevidebla nudokule ĉar ĝia ŝajna magnitudo atingos tiam nur 8,5 (la nuna estas 9,5).
Ĝia radiuso estas taksata inter 15 kaj 20 % de la R⊙, ĝia maso, 17 % M⊙, kaj ĝia lumeco 0,04 % L⊙. Ĝia surfaca temperaturo estas 3 134 (± 102) K. Ĝia aĝo estas inter 10 kaj 12 × 109 jaroj. Tiom aĝa stelo devus esti trankvila; tamen en 1998 oni observis en ĝi intensan stelan erupcion, kies temperaturo atingis 8 000 K.