Bart De Wever (naskiĝis la 21-an de decembro 1970 en Mortsel) estas politikisto flandra de la partio Nieuw-Vlaamse Alliantie. Li estas prezidanto de la partio ekde oktobro 2004 ĝis nun.
Li gvidis la partion al la venko de la elekto de 2010.
Ekde 2013 li estas la urbestro de Antverpeno. Inter 2007 kaj 2009, kaj ekde 2013 li estas membro de la Ĉambro de Reprezentantoj.
La 3-an de februaro 2025 li fariĝis Ĉefministro de Belgio.