Basilikato | |
itale Basilicata | |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | BAS |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 9 992 km² |
Ĉefurbo: | Potenza |
Loĝantaro: | 547 579 loĝ. (2020) |
Loĝdenso: | 55 loĝ./km² |
Provincoj: | Matera, Potenza |
Komunumoj: | listo de 131 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 17 |
Prezidanto: | Vito Bardi (en 2025) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Basilikato (itale Basilicata, kaj ankaŭ Lucania) estas regiono en la suda parto de Italio.
Laŭ la stato de 2020 en la regiono vivis 547 579 loĝantoj sur areo de 9 994,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².
Ĝi limas sudoriente kun la Ionia Maro (Golfo de Taranto), oriente kun la regiono Apulio, okcidente kun Kampanio, sudokcidente kun la Tirena Maro kaj sude kun Kalabrio. Ĝia ĉefurbo estas Potenza.