Bastonpano

Bastonpanoj
Fabrikado (animacio)

La bastonpano (france baguette) estas hela tritika pano en karakteriza longa kaj svelta formo. Kelkfoje ĝi nomiĝas ankaŭ stangopano. Ĝi estas konsiderata aparte tipa por Francio kaj la franca kuirarto.

Pro ĝia bastona formo, oni nomas ĝin baguette, kiu signifas bastonon en la franca. La normiga pezo de bastonpano en Francio estas 200 gr. La pano rapide malmoliĝas kaj tial oni manĝas ĝin kiel eble plej freŝa kaj bakas ĝin dum la tuta tago. La franca bakisto ankaŭ vendas pistoleton (mallonga bastonpano) kaj fluton (duoble larĝa kaj -peza varianto). En kelkaj regionoj 'fluto' nomiĝas normala 'pano'. Por eksterlandanoj ili ĉiuj estas bastonpanoj.

En Francio bastonpano estas nemalhavebla garnaĵo ĉe ĉiu manĝo. Ofte oni uzas ĝin por dabi la likvon de la telero; aŭ por neŭtraligi la guston antaŭ ol transiri al alia manĝaĵo. Bastonpanon oni servas plej ofte jam antaŭ la manĝo, akompanita de butero aŭ sen ĝi.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne