La batalo de Covadonga okazis en la jaro 718 aŭ en la jaro 722 en Covadonga (norda Hispanio), loko proksima al nuna Cangas de Onís (Asturio), inter asturoj, de kelta deveno, kiuj loĝis en la montaraj areoj de Asturio; kaj la trupoj de Al-Andalus, kiuj estis venkitaj.[1][2] Kelkaj fakuloj konsideris tiun legendan batalon kiel starto de la Reconquista,[3] sed tiu konsidero estis amplekse pridubita, ĉar la «epizodo de Covadonga»[4], laŭ aliaj historiistoj, estus simpla pluigo de la ribeloj kiujn la asturoj faris jam en antaŭaj jarcentoj kontraŭ la visigota monarkio; dum por aliaj kiel José Luis Corral, profesoro de Mezepoka Historio en la Universitato de Zaragozo, la Batalo de Covadonga neniam okazis kaj atribuis sian inventon al la kortego de kronikistoj de la reĝo Alfonso la 3-a, kiu fakte suferis multajn problemojn por la kontinueco de sia regno en datoj proksimaj al la jaro 900, nome ĉirkaŭ 150 jarojn post la supozita batalo, de kiu estas nek islamaj nek kristanaj dokumentoj de la 8-a jarcento. Tial, laŭ Luis Agustín García Moreno, la «escaramuza de Covadonga» «markus la lokan venkon de la ribelo kaj la plifirmigo de la karisma estreco de Pelaĝo, same kiel de la alianco inter la rifuĝintaj visigotoj kaj la indiĝena aristokrataro». [5] Similan vidpunkton defendis Julio Valdeón.[6] Pli ĵuse Eduardo Manzano Moreno pridubis eĉ la fakton, ke Pelaĝo estis visigota nobelo. [7]
La postaj arabaj kronikoj malgravigis la okazaĵon —«malfrua islama kronikisto, nome al-Maqqari, asertis, ke la trupoj de Alkama decidis retiriĝi el la asturaj montaroj, ĉar finfine tie estis nur "tridej sovaĝaj azenoj", pro kio ili pridemandis sin "kiun damaĝon ili povus fari al ni?"»—, dum kristanoj poste pligrandigis ĝin «ekkonsiderante ĝin kelkaj ekleziuloj proksimaj al la kortego, kelkajn jarojn poste, eĉ la elirpunkto de "la savo de Hispania"». [8]