La Batalo de Dublino, estis tutsemajna stratbatalado en Dublino, ĉefurbo de Irlando, de la 28-a de junio ĝis la 5-a de julio 1922. Ĝi signis la komencon de la irlanda interna milito (1922-1923).
La batalo komenciĝis per atako de la provizora registaro de la proponita libera irlanda ŝtato kontraŭ la konstruaĵo Four Courts, kiu estis okupita de sekcio de la irlanda respublika armeo, kiu oponis la traktaton, kaj finiĝis per malvenko de la respublikanoj.