La Batalo de Tuluzo (721) estis venko de Akvitania kristana armeo estrita de la Duko Odo de Akvitanio super islama armeo de Omajadoj kiu estis sieĝanta la urbon Tuluzo, kaj estrita de la guberniestro de Al-Andalus, Al-Samh ibn Malik al-Ĥaŭlani. Tiu venko ekhaltigis la etendon de la kontrolo fare de Omajadoj okcidenten el Narbono al Akvitanio.