En la Batalo de Caseros, okazinta la 3-a de februaro de 1852, la armeo de la Argentina Konfederacio, estrita de Juan Manuel de Rosas, respondeculo pri ties Eksteraj Rilatoj, estis venkita de la Ejército Grande (Granda Armeo), komponita de trupoj de Brazilo, Urugvajo kaj la provincoj Entre Ríos kaj Corrientes, estrita de la guberniestro de Entre Ríos, Justo José de Urquiza, kiu estis insurekciinta kontraŭ Rosas la 1-a de majo de 1851 kiam li lanĉis la nomitan "Pronunciamiento de Urquiza" (insurekcia manifesto).
La batalo finis per venko de la Ejército Grande kaj malvenko de Rosas, kiu saman tagon rezignis al gubernieco de la provinco Bonaero. Tio finigis ankaŭ la epokon de diktatoran intermitan regadon de Rosas.