Batalo de la Piramidoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Franca militiro al Egiptio | |||||||
![]() La batalo de la Piramidoj, Louis-François Lejeune
| |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Francio | Otomana Imperio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Napoleono Bonaparte Louis Desaix Louis Bon Jacques Menou Jean Reynier |
Murad Bey Ibrahim Bey | ||||||
Forto | |||||||
20.000
|
21.000 - 25.000
| ||||||
Perdoj | |||||||
289 mortigitoj kaj vunditoj | 20.000 mortigitoj kaj vunditoj | ||||||
La batalo de la Piramidoj, ankaŭ konata kiel la batalo de Embabeh, okazis la 21-an de julio 1798 dum la franca kampanjo de Egiptio. La franca armeo, estrita de Napoleono Bonaparte, gajnis decidan venkon kontraŭ la fortoj de la lokaj mamlukaj regantoj, ekstermante preskaŭ la tutan otomanan armeon situantan en Egiptio. Dum tiu batalo Bonaparte sukcese uzis taktikon kun kvadrate organizataj divizioj. Fakte rektanguleca, la deplojo de la francaj brigadoj per ĉi-tiuj amasaj formacioj ebligis plurfoje repuŝi multajn kavaleriatakojn de la mamlukoj.
Tiu venko certigis la francan konkeron de Egiptio kaj Murad Bey, la mamluka militestro, devis ĥaose fuĝi kun la resto de sia armeo al Alta Egiptio. Francaj mortigitoj sumiĝis al ĉirkaŭ 300 homoj, sed estis miloj da otomanaj kaj mamlukaj mortigitoj. Napoleono eniris en Kairon post la batalo kaj kreis novan lokan administracion sub sia superrigardo. La batalo elmontris la fundamentan militan kaj politikan kadukecon de la Otomana Imperio dum la 18-a jarcento, precipe kompare kun la kreskanta potenco de Francio. Bonaparte nomis la batalon laŭ la egiptaj piramidoj ĉar ili estis iomete videblaj horizonte kiam la batalo okazis.