Bataloj de Isonzo

Bataloj de Isonzo
Konflikto: italia fronto de la Unua Mondmilito en la Unua Mondmilito
batalo
Daŭro: 23-a de majo 1915 ĝis 27-a de oktobro 1917
Loko: Soĉa
Rezulto: vidu tekste
vdr

La Bataloj de Isonzo (1915–17; (germane Isonzoschlachten, itale Battaglie dell'Isonzo, hungare Isonzói csaták) okazis dum la unua mondmilito. Sume temis pri 12 bataloj apud rivero Soĉa, en orienta fronto de Italio.

Iam batalejo, nun muzeo ĉe Isonzo

La riveron Soĉa apudas en tiu regiono krutaj montoj, kie la aŭstra-hungara armeo elkonstruis defendajn liniojn antaŭ la militdeklaro de Italio (23-an de majo 1915). Generalo Luigi Cadorna ekigis la unua italan atakon la 23-an de junio. La itala armeo provis trairi la riveron dum 14 tagoj, sensukcese.

La italoj atakis denove inter 18-a de julio ĝis 10-a de aŭgusto, de la 18-a de oktobro ĝis 4-a de novembro kaj de 10-a de novembro ĝis 14-a de decembro. Ili sukcesis trarompi nur ĉe ĉirkaŭo de Caporetto.

La aŭstra-hungara armeo povis defendi la militan pozicion kaj inter la 11-a kaj la 16-a de marto 1916, Cadorna denove atakis, denove sensukcese.

La sesa atako (6–17-a de aŭgusto 1916) alportis la unuajn sukcesojn por la italoj, kiuj okupis la urbon Gorizia-Görz. En la sekvaj tri atakoj (14–17-a de septembro, 10–12-a de oktobro kaj 1–4-a de novembro) la italoj ne atingis trarompon ĉe la altebenaĵo de la Karst-montaro.

La deka batalo okazis de 12-a de majo ĝis 8-a de junio 1917 kaj en tio Cadorna atakis en du pozicioj de la fronto. La itala amreo okupis altaĵon Kuk kaj detruis la defendajn poziciojn en la suda frontoparto.

Inter la 18-a de aŭgusto kaj 12-a de septembro, la italoj malrapide repuŝis la aŭstrajn-hungarajn fortojn. La germanoj timis la kolapson de la fronto, pro kio ili sendis fortigon. La germanaj-aŭstraj fortoj startigis ofensivon la 24-an de oktobro kaj posttagmeze la italoj jam fuĝis ofte forĵetante la armilojn. La Centraj potencoj trairis la riveron kaj okupis Caporetto-n.

Multaj italaj fortoj retiriĝis al la rivero Piave, kie okazis la 7-a de novembro la plej granda malvenko de la itala armeo, sed la frontolinio rigidiĝis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne