Batiko estas indonezidevena procedo por tinkturo de ŝtofoj rezervanta lokojn per vakso.
La vorto devenas el la java kaj havas la saman radikon kiel la vorto titik, kiu signifas punkto.
La teknikon oni uzas en diversaj landoj, kiel Burkinafaso, Eburbordo, Togolando, Ĉinujo, Indonezio, Hindujo, Maŭricio, Madagaskaro, Srilanko ktp.