Batisto

Batisto estas fajna teksaĵo kiu povas esti farita el tolo, lano, kotono, silko aŭ eĉ artsilko. La teksaĵo pli malpli estas diafana kaj estas uzata por naztukoj, bluzoj, kufetoj kaj samspecaĵoj. La nomo venas de la tolteksisto Baptiste de Cambrai, kiu en la 13-a jarcento laboris en Kambrezo, Francio.

Poŝtuko el batisto

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne