Bayard Rustin [ˈ|b|aɪ|ɚ|d], naskiĝis la 17-an de marto 1912, mortis la 24-an de aŭgusto 1987) estis usona estro en sociaj movadoj kaj aktivulo por civilaj rajtoj, socialismo, pacifismo kaj neviolento, kaj rajtoj por samseksemuloj. Li estis konsilisto de Martin Luther King, al kiu instruis pri konveno de uzado de neperforto.
Fakte Bayard Rustin funkciis kiel la ĉefa konsilisto kaj mentoro de King en la finaj 1950-aj jaroj.[1] Rustin venis de la kristana pacista tradicio; li ankaŭ studis la instruon de Gandhi kaj uzis ilin por la kampanjo de la Vojaĝo de Reamikiĝo en la 1940-aj jaroj.[2] King dekomence konis malmulte pri Gandhi kaj rare uzis la terminon "neviolento" dum siaj komencaj jaroj de aktivismo komence de la 1950-aj jaroj. King estis kredinta kaj ankaŭ praktikinta mem-defendon, eĉ tenante pafilojn hejme kiel rimedo de defendo kontraŭ ebla atakuntoj. Rustin gvidis King per montrado al li de la alternativo de neviolenta rezistado, asertante ke tio estus pli bona rimedo por plenumi siajn celojn de civilaj rajtoj ol la mem-defendo.[3] Rustin konsilis King por dediĉi sin al la principoj de senperforto.[4]
La malferma samseksemo de Bayard Rustin, subteno de demokrata socialismo, kaj liaj iamaj ligoj al la Komunisma Partio de Usono igis multajn blankajn kaj afrik-usonajn gvidantojn postuli al King distancon disde Rustin,[5] kion King jesis fari. Tamen, King konsentis ke Rustin devus esti unu el ĉefaranĝantoj de la marŝo de 1963 al Vaŝingtono.[6]