Baziliko Sankta Petronio | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
malgranda baziliko kristana preĝejo historia konstruaĵo ![]() | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Romaniko vd | ||
Estiĝo | 1390 | ||
Lando | Italio ![]() | ||
Situo | Bolonjo | ||
Adreso | piazza Maggiore ‒ Bologna (BO) | ||
Situo | |||
Geografia situo | 44° 29′ 36″ N, 11° 20′ 36″ O (mapo)44.49338224332711.343284639951Koordinatoj: 44° 29′ 36″ N, 11° 20′ 36″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | http://www.basilicadisanpetronio.org | ||
La baziliko Sankta Petronio (itale Basilica di San Petronio) estas la ĉefa preĝejo de Bolonjo. Ĝia fasado superregas la faman urboplacon. Per siaj gigantaj dimensioj (longeco 132 metroj, larĝeco 60 metroj, volboalteco 45 metroj) ĝi estas la kvina plej alta preĝejo de la mondo. Rimarkinda estas la vigla kolorigo de la internaj muroj kaj la multkoloraj vitraloj.