Baziliko de Sankta Apolinaro aŭ Santo Apolinare in Classe estas baziliko en Italio situa en Classe, historia haveno de Raveno, de kies centro distas nune ĉirkaŭ 5 km.
Oni konstruis ĝin dum la unua duono de la 6-a jarcento, kaj estis financata de Giuliano Argentario por la episkopo Ursicino. Ĝi estis konsagrita en 547 fare de la unua ĉefepiskopo Maksimiano kaj dediĉiĝis al Sankta Apolinaro, unua episkopo de Raveno.