![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri parto de kolono en arkitekturo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bazo. |
Bazo (lat. basis = piedestalo; de greke: βάσις básis = piedo, bazo, fundamento) estas en la arĥitekturo la plej malsupra konstruero de kolono, sur kiu sidas la fusto. La bazo siaflanke povas stari sur soklo (lat. socculus = "ŝueto"), kiu plejparte havas la formon de senornama briko.
Laŭ Francisko Azorín bazo estas Malsupra, subportanta parto de objekto, de konstruelemento.[1] Kaj li indikas etimologion el greka basis kaj el latina basis.[2]