Baztrunko aŭ greftobazo[1] estas necesa ĉe la greftado de planto, ofte lignoplantoj. Ĝi konsistas el radikoj de la planto kaj parto de la planttigo. Sur la baztrunko oni greftas per diversaj metodoj alian kultivaron de la sama botanika familio. Nur ĉe parencaj plantoj la greftado sukcesas kaj la kambiumoj de ambaŭ plantpartoj kunkreskas. La plantparto, kiun oni surgreftas estas nomata greftaĵo aŭ greftbranĉeto. Ĝi venas de la kultivaro, kiun oni volas multigi. Ekzistas multaj teknikoj por greftado. Vidu la ĉefartikolo greftado.
La baztrunko liveras al la dezirata kultivaro ne nur akvon kaj nutrosalojn, sed havas grandan influon sur la kultivaro. Ĝi influas la kreskon, fruktgrandecon, fruktkoloron, maturiĝtempon, kaj la floradon de la arbo.
La baztrunko estu precipe de la sama genro aŭ specio kiel la greftaĵo.
Greftekzemploj: