La Bear (esperante: urso) aŭ USS Bear estis ambaŭ vapor- kaj velpovumita ŝipo, antaŭulo de modernaj glacirompiloj. Ĝi havis 15,2 centimetrojn dikajn flankojn kaj vojaĝis dum 89 jaroj sur la oceanoj. Laŭ oficiala ttt-ejo, la Bear estis "verŝajne la plej fama ŝipo en la historio de usonaj bordogvardistoj (US Coast Guard)". [1]