Tiu imperio estis malsimila al tiuj de ĉefaj eŭropaj imperiaj potencoj ĉar ĉirkaŭ 98% el ĝi estis nur unu kolonio (ĉirkaŭ 76 fojojn pli granda ol la metropolo Belgio mem) — nome la Belga Kongo — kiu originiĝis kiel persona posedaĵo de la reĝo de la lando, Leopoldo la 2-a de Belgio, pli ol esti akirita per politika aŭ milita agado de la Belgia ŝtato.
Belgoj tendencas aludi siajn transmarajn posedojn kiel 'la kolonioj' pli ol kiel 'la imperio'.[1] Malkiel ĉe aliaj landoj de la periodo havantaj eksterlandajn koloniojn, kiaj la britoj aŭ la germanoj, Belgio neniam havis monarkon nomata kiel 'Imperiestro'.
↑En nederlanda, la nomo uzata estas 'Belgische koloniën'. En franca la termino 'Colonies belges' estas multe pli komuna ol 'Empire colonial belge'.