Beltenebros | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Antonio Muñoz Molina |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Loko de rakonto | Madrido |
Beltenebros estas hispana romano de 1989, verkita de Antonio Muñoz Molina.
Darman, brita eks-militisto en la tendaro de la Dua Hispana Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito, eksmembro de la spiona servo, kaj nuna membro de la PCE en la ekzilo, vivas retiriĝinta en Brighton. Sed li pluas je la servo de la partio, kaj agadas, foje, kiel sendito kaj murdisto. Tiel dum la milito, li mortigis Walter, akuzita je perfido. Dudek jarojn poste li estas denove sendita al Madrido por mortigi iun Andrade, same akuzita je perfido. Darman suferos kontraŭajn sentojn, kiam li ekkonas la estontan murdoton kaj lian amantinon, la kantistino Rebeca Osorio, kiu estas filino de alia Rebeca kiun li konis en sia antaŭa estado en Hispanio. En ambaŭ okazoj, okazas arestoj de membroj de la PCE, ŝajne pro la agado de enfiltrulo metita de la mistera kaj ĉiopova policestro Ugarte. Finfine, Darman malkovras la senkulpon de Walter kaj Andrade, same kiel la identeco de Ugarte.
La romano estis adaptita al kino en 1991 fare de Pilar Miró, en samnoma filmo, ĉefrolulita de Jorge de Juan, José Luis Gómez kaj Patsy Kensit.