Benedetto Accolti la Maljuna

Benedetto Accolti, la maljuna
(1415-1464)
Milito de la kristanoj kontraŭ la barbaroj, 1623
Milito de la kristanoj kontraŭ la barbaroj, 1623
Persona informo
Naskiĝo 1415
en Arezzo,  Italio
Morto 26-a de septembro 1464
en Florenco,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Florenco
Platona Akademio de Florenco
Universitato de Bolonjo
Familio
Gefratoj Francesco Accolti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bernardo Accolti (en) Traduki, Pietro Accolti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo renesanca humanisto
historiisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benedikto Akolto, la maljuna (1415-1464) estis Itala humanisto, kanceliero (1459-1466)[1], juristo, historiisto, sukcedanto de Poĝo Braĉolino (1380-1459[2] kiel kanceliero de la Florenca Respubliko kaj verkisto da nemultvaloraj poezioj en la vulgara kaj en la latina lingvoj. Li famiĝis pro sia historio pri la unua krucmilito en kvar volumoj, kiu estis dediĉata al Piero de Kozimo (1416-1469), kaj publikigita en Venecio, en 1532.

Tiu verko servis kiel historia bazo por la libro de Torquato Tasso (1544-1595, Jerusalemo liberigita. Poĝo prezentas lin kiel defendanton je la supereco de juro super medicino[3]. Li estis patro de la estonta kardinalo Pietro Accolti (1455-1532) kaj la poeto Bernardo Accolti (1465-1536), frato de Francesco Accolti (1416-1488), kaj avo de Benedetto Accolti, la juna (1497-1549).

  1. Benedetto Accolti and the Florentine Renaissance, Robert Black
  2. Vita di Poggio Bracciolini
  3. Florence and Its University During the Early Renaissance, Jonathan Davies

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne