Sankta | |||||
Benedikto de Milano | |||||
---|---|---|---|---|---|
"Commentarium medicinale" verko atribuita al Benedikto de Milano, eldonita en 1835 de Johannes Val Ullrich. Temas pri epitomo de terapio, konsistanta je enkonduka prozo kaj ducent kvardekunu heksametroj.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 650 en Amiternum, Aquila, Abruzzi, Italio | ||||
Morto | 11-a de marto 735 en Milano, Italio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Longobardio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Commentarium medicinale | ||||
| |||||
43-a ĉefepiskopo de Milano | |||||
Dum | 685–735 | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio | ||||
Festotago | 11-a de marto / 6-a de septembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Benedikto de Milano (650-735), ankaŭ konata kiel "Benedictus Crispus" aŭ "Benito Crispo", estis itala aŭtoro pri medicina verko kaj dum pli ol kvardek jaroj ĉefepiskopo de Milano inter 685 kaj sia morto. Li estas honorata kiel sanktulo de la katolika eklezio kaj oni atribuas al li poemon kun medicinaj priskriboj.
Krom tio li estis la aŭtoro de la epitafo de la reĝo de Anglio Caedwalla de Essex, kaj estis sepultita en la Baziliko Sankta Petro, en Romo. Oni scias ke la reĝo de Anglio estis katekizita de Benedikto, kiu akompanis lin al Romo kie la reĝo estis baptita de la papo Serĝo la 1-a en sankta sabato de la jaro 689 kaj kie li mortis en la 20-a de aprilo de la sama jaro.
Paŭlo Diakono rakontas ke Benedikto, de li konsiderata kiel "homo kun aparta sankteco, kies bona reputacio dissendiĝas tra la tuta lando", restis ankoraŭ en Romo, en la jaro 707, por defendi siajn rajtojn pri konsekrado kiel episkopo de Pavio. La papo neglektis lian peton, ĉar la episkopo de Pavio antaŭlonge rekte dependis nur de la Sankta Sidejo.
Lia verko, atribuita kiam la aŭtoro ankoraŭ estis diakono, enhavas sennombrajn priskribojn pri popularaj medikamentoj uzataj en medicino, kie kelkaj informoj estas trovataj en Plinio la Maljuna kaj Dioskorido.