Benzotriazolo | ||||
![]() | ||||
Plata kemia strukturo de la Benzotriazolo | ||||
![]() | ||||
Tridimensia strukturo de la Benzotriazolo | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 95-14-7 | |||
ChemSpider kodo | 6950 | |||
PubChem-kodo | 7220 | |||
Merck Index | 14,1108 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blanka solido | |||
Molmaso | 119.127 g·mol−1 | |||
Denseco | 1.36 g cm−3 | |||
Fandpunkto | 99 °C | |||
Bolpunkto | 350 °C | |||
Ekflama temperaturo | 170 °C | |||
Acideco (pKa) | 8.2 | |||
Solvebleco | Akvo:
| |||
Mortiga dozo (LD50) | 560 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R20/22 R36 R52/53 | |||
Sekureco | S26 S36/37 S45 S61 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |||
GHS Signalvorto | Averto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H319, H332 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P411, P412, P264, P270, P273, P273, P280, P301+310, P305, P305+351+338, P330, P337+313, P338, P351, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
BenzoTriAzolo aŭ BTA estas heterocikla duringa komponaĵo enhavante tri nitrogenatomojn. Ĉi-aromata komponaĵo estas senkolora aŭ blanka polara solido kaj estas grupo de alte eksplodemaj materialoj tre malstabilaj antaŭ varmo, frotado aŭ ekfrapo. Benzotriazolo estas efika korodo-inhibanto kontraŭ kupro kaj ties alojoj per preventado de nedezireblaj surfacaj reagoj.
La plej stabila tavolo estas nesolvebla en akvo kaj multaj organikaj solvaĵoj. Ekzistas pozitiva kunrilato inter la dikeco de la stabila tavolo kaj la efikeco pri korodo-preventado. BTA estas uzata en konservado, aparte por la traktado de la bronza malsano.[3] La ekzakta strukturo de la Kupra BTA estas polemika kaj multaj proponoj estas proponitaj.
Benzotriazola derivaĵo havas kemiajn kaj biologiajn proprecojn tre multuzajn en la farmacia industrio. Benzotriazola derivaĵoj agas kiel agonistoj[4] de multaj proteinoj. Ekzemple, vorozolo kaj alizaprido posedas utilajn inhibajn proprecojn kontraŭ malsamajn proteinojn kaj la benzotrialozaj esteroj raportiĝas kiel efikaj mekanismoj kontraŭ akuta spira sindroma proteazo. La metodologio ne limiĝas al heterocikligo sed ĝi ankaŭ estas sukcesoplena por polinukleaj hidrokarbonidoj de etaj karboksilataj sistemoj. En fotografio, benzotriazolo uzatas ankaŭ kiel rivelanto kaj emulsia retenanto.