Berberoj | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Berbera simbolo | |||||||||||||||||||||
etno | |||||||||||||||||||||
tribo • Afrikaziaj gentoj | |||||||||||||||||||||
Afrikaziaj gentoj | |||||||||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||||||||
ĉ. 71 milionoj tra la tuta mondo | |||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||||||||
Berbera, Araba | |||||||||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||||||||
Islamo, judismo | |||||||||||||||||||||
Parencoj | |||||||||||||||||||||
Berberoj aŭ amaziĥoj estas grupo de parencaj etnaj grupoj en Norda Afriko. Temas ĝenerale pri la idoj de la popolanoj antaŭaj al la alveno de la araboj dum la islama konkero. Oni uzas ofte la nomon kun kriterio lingva, por aludi la parolantojn de la malnovaj berberaj lingvoj, kun origino malsama al la araba.
La berberoj loĝas en la magrebaj landoj, precipe Maroko kaj Alĝerio, sed ankaŭ en la Saharo kaj en aliaj landoj tiel malproksime kiel Egiptio. Multaj berber-devenaj migrintoj loĝas ankaŭ en Francio. Ankaŭ la praloĝantoj de la Kanarioj estis berberaj.
La vorto ŝajne devenas de la latina barbaro. Pro la supozata insulta signifo, oni ofte uzas la vorton amaziĥo (berbere "amaziɣ").