Bergisch Gladbach | |||
germane: Bergisch Gladbach | |||
urbo | |||
Urbodomo en Bergisch Gladbach
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Bergisch Gladbach | |||
Lando | ![]() | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||
Distriktaro | Distriktaro Kolonjo | ||
Distrikto | Distrikto Rhein-Berg | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Montaro | Bergisches Land | ||
Memorindaĵoj | Kastelo Bensberg | ||
Rivero | Rejno | ||
Situo | Bergisch Gladbach | ||
- alteco | 100 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 58′ 59″ N 07° 07′ 59″ O / 50.98306 °N, 7.13306 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Dreispringen | ||
- alteco | 267 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- situo | Beningsfeld | ||
- alteco | 51 m s. m. | ||
Areo | 83,12 km² (8 312 ha) | ||
Loĝantaro | 112 712 (fine de decembro 2022) | ||
Denseco | 1 356,02 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1271 | ||
Urbestro | Lutz Urbach | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 51401 - 51469 | ||
Tel. antaŭkodo | (+49) (0)2202, (0)2204, (0)2207 | ||
ISO 3166 | 05 3 78 004 | ||
Aŭtokodoj | GL | ||
Situo enkadre de Germanio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.bergischgladbach.de | |||
Bergisch Gladbach estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La urbo apartenas al la distrikto Rhein-Berg (germane Rheinisch-Bergischer Kreis), kaj estas ĝia administra centro. La unua nomoparto de la distrikto indikas pri la rivero Rejno (germane Rhein), kiu fluas tuj okcidente de la distrikto, kaj la dua nomoparto aludas al la mezepoka graflando kaj posta duklando Berg, kiu kovris la montaretan pejzaĝon plenan je densaj arbaroj nordoriente de Kolonjo, kaj ekzistis ĝis la jaro 1815. La graf- kaj duklando Berg, kiu hodiaŭ nomiĝas regiono Bergisches Land, videble antaŭ influis la urbonomon mem. Bergisch Gladbach situas proksime de la urbego Kolonjo, iom oriente de ĝi, kaj apartenas al la distriktaro Kolonjo, kiu kovras la sudon de la federacia lando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 112 712 loĝantojn.
La regiono Bergisches Land, origine malurba pro la montoj kaj arbaroj, kiuj malhelpis la trafikon, pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj Bergisch Gladbach estas kompare la plej eta, pli da loĝantoj loĝas en Wuppertal, Solingen kaj Remscheid.