![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la konferenco de Berlino. Por la kongreso, vd. Kongreso de Berlino. |
La Berlina Konferenco (aliaj nomoj inkludas Okcidentafrika Konferenco kaj Kongola Konferenco) okazis en la jaroj 1884 kaj 1885 en la ĉefurbo de la Germana Imperiestra Regno. Partoprenis ministroj pri eksteraj aferoj de 13 eŭropaj landoj kaj Usono por dividi inter si la Afrikan kontinenton.[1] Kroma celo de la konferenco estis la forigo de la sklaveco apud Kongolo.