Bernard PIVOT (prononcata [pivo]; naskiĝis la 5-an de majo 1935 en Liono, mortis la 6-an de majo 2024) estis ĵurnalisto kaj kritikisto de franclingva literaturo; prezentisto de serio de kulturaj programoj en franca televido.
Li estis prezidanto de la Académie Goncourt de 2014 al 2020 [1][2].