Bernard Kouchner (naskiĝis la 1-an de novembro 1939 en Avignon) estas franca politikisto kaj kuracisto. Li estas kunfondinto de Kuracistoj sen limoj (Médecins sans Frontières, MSF) kaj Kuracistoj tutmondaj (Médecins du Monde, MDM), eksministro, eŭropa deputito kaj alta funkciulo de la Unuiĝintaj Nacioj. Inter la 18-a de majo 2007 kaj la 13a de novembro 2010 li estis ministro pri eksteraj rilatoj de Francio en la ministraro de François Fillon.