Bernardo da Treviso

Bernardo da Trevizo
(1406-1490)
La supra bildo montras pentraĵon pri laboratorio de la alkemiisto far nederlanda artisto Hans Vredeman de Vries (1527-1607). Kaj kiel ĉiuj alkemiistoj, Bernardo da Treviso faris multajn eksperimentojn serĉe de la filozofia ŝtono.
La supra bildo montras pentraĵon pri laboratorio de la alkemiisto far nederlanda artisto Hans Vredeman de Vries (1527-1607). Kaj kiel ĉiuj alkemiistoj, Bernardo da Treviso faris multajn eksperimentojn serĉe de la filozofia ŝtono.
Persona informo
Naskiĝo 1406
en Padovo, Italio
Morto 1490
en Padovo, Italio
Lingvoj latina
Ŝtataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo alkemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Bernhardus TrevisanusBernardo da Trevizo, ankaŭ konata kiel Grafo Bernard de Tresne kaj Naygen aŭ Bernadus Comes, estis nobelulo, grafo de La Marche Trevizo (eta vilaĝo ene de la Veneziaj Ŝtatoj), kaj renoma itala alkemiisto de la 15-a jarcento. Li estis aŭtoro de kelkaj verkoj kun sekretaj kaj iniciatigaj karakterizoj, inter kiuj "Responsio ad Thomam de Bononia, 1382"[1] (Respondo al Tomazo de Bolonjo) kaj "Von der Hermetischen Philosophia" (Pri la hermetika filozofio, 1601). Lia nomo kaj lia figuro estas kelkfoje konfuzitaj kun aliaj samnomuloj tiaj kiaj Bernardo Trevizano (1652-1720), lingvisto, filozofo, pentristo kaj venecidevena matematikisto kaj Bernardinus Trivisanus (1506-1583), kiu studis medicinon kaj artoj en la Universitato de Padovo kaj pli malfrue iĝis profesoro pri logiko kaj farmacia medicino.

  1. Alquimia: ciencia y pensamiento a través de los libros

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne