Bernesga

Bernesga
rivero
Bazaj informoj
Longeco 77 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Leono
vdr

Bernesga estas rivero de nordokcidenta Hispanio, alfluanto sur la dekstra bordo de la rivero Esla kiu ekfluas en la Kantabra Montaro kaj trairas de norde suden la tutan teritorion de la provinco Leono, regiono Kastilio kaj Leono. Bernesga pasas tra la urbojn La Robla kaj Leono kaj havas longon de 77 km.

Tiu rivero ne posedas akvobaraĵon kiu kontrolu ĝin. Nur la Akvorezervejo de Casares, alfluanto ĉe dekstra flanko, kontrolas siajn akvojn. Ĝi trapasas areojn kie iam hegemoniis industrio kaj karbo-minado, nun jam preskaŭ neekzistanta kaj pro tio kaj pro modernaj purigsistemoj la akvo iom rekuperis sian iaman purecon kaj eĉ revenis abundo de trutoj en kelkaj areoj. Tradicie estis fruktoĝardenoj en la areoj borde de la rivero, sed lastatempe hegemonias forstado de poploj, kio postulas malpli da laboro.

Post Leono la rivero trapasas industrian zonon, kuniĝas kun la rivero Torío kaj poste enfluas en la riveron Esla.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne