Bernard "Bernie" SANDERS (naskiĝis 8-an de septembro 1941 en Novjorko, Novjorkio (Usono)) estas usona politikisto kaj ekde 1991 membro en la Usona Senato por federacia ŝtato de Vermonto.
Sanders reprezentas demokratan socialisman vidpunkton kaj venkis en la elektoj por usona Senato la 7-an de novembro 2006. Li estas ekde januaro de 2007 sekvanto de la ĝistiama senatano Jim Jeffords, kaj la unua socialista senatano en historio de Usono.
La 30-an de aprilo 2015 li anoncis sian kandidatecon por la nomumo de la Demokrata partio por la prezidenteco en la balotado de 2016. Li malgajnis kaj subtenis Hillary Clinton.
Fine de oktobro 2018 li anoncis venontan lanĉon de Progresista Internacio kun la greka eksministro pri financo Janis Varufakis. Ekde 2019 li estas kandidato en la Usonaj Prezidentaj Elektoj de 2020.