![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Beta vulgaris subsp. vulgaris
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Beta vulgaris L., 1753 | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Beta vulgaris (beto) estas planto kiu estas en la subfamilio de Kenopodiacoj en la familio de Amarantacoj. Ĝi estas la ekonomike plej grava rikoltaĵo de la granda ordo de Caryophyllales.[1] Ĝi havas multnombrajn kulturvarietojn, la plej konata el kiuj estas la radiklegomo konata kiel la ruĝa beto aŭ ordinara ĝardenbeto. Aliaj kultivataj specoj inkluzivas la sukerbeton, uzita por la sukerproduktado; la mangelvurzelon aŭ furaĝbeton, kies kaj folioj kaj radikoj estas manĝeblaj sed plejofte iĝas nutraĵo por brutoj kiel bovoj kaj ŝafoj; kaj la folibeton, speco de folia legomo. Oni tipe rekonas tri subspeciojn. Ĉiuj kulturvarietoj konstituas la subspecion Beta vulgaris subsp. vulgaris. La sovaĝa prapatro de tiuj estas la marbeto (Beta vulgaris subsp. maritima).