Bianchi | ||
---|---|---|
F.I.V. Edoardo Bianchi S.p.A. | ||
entrepreno • biciklo-faranta firmao • historical motorcycle manufacturer • historical car manufacturer • negoco vd | ||
Dum | 1885 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | società per azioni | |
Fondintoj | Edoardo Bianchi vd | |
Sidejo | Treviljo | |
Lando | Italio | |
Agokampo | biciklo • aŭtomobilo • motorciklo • kamiono | |
filiaj kompanioj | Autobianchi • Bianchi vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Bianchi (FIV Edoardo Bianchi S.p.A.) ˈbjaŋki estas grava itala produktanto de bicikloj fondita en 1885 [1]. De 1900 ĝis 1939 ili ankaŭ produktis aŭtojn, same kiel motorciklojn de 1897 ĝis 1967. Bianchi estas la plej malnova bicikloproduktanto de la monda daŭre ekzistanta, kaj tiu kiu iniciatis la uzadon de egalgrandaj radoj kun pneŭmatikaj kaŭĉukaj pneŭoj [2]. Bianchi hodiaŭ estas unu el la markoj en la Sved-posedata Cycleeurope AB.
En 1955 la komuna-entrepreno Autobianchi estis kreita kune kun Fiat kaj Pirelli por la fabrikado de aŭtoj – Autobianchi estis poste vendita al Fiat en 1969 [3][4].
En 1935 Bianchi sponsoris Costante Girardengo, unu el la unuaj italaj steloj sur la vojo kaj ties biciklaj vendoj altiĝis al 70,000 jaro [5].
Dum la moderna epoko, Bianchi estis asociita kun la gajnintoj de la Giro d'Italia kaj Tour de France, kiel Fausto Coppi [6][7], Marco Pantani kaj Felice Gimondi [8]. Lastatempaj rajdantoj inkluzivas Danilo Di Luca, Mario Cipollini, Gianni Bugno, Laurent Fignon, Marco Pantani, Moreno Argentin kaj Jan Ullrich [9].
Bianchi bicikloj estas tradicie pentrita Celeste, turkiso ankaŭ konata kiel Bianchi verdo. La pigmento ŝanĝis super la jaroj, foje pli blua, tiam pli verda.