Bienvenido, Mister Marshall | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | Bienvenido, Mister Marshall |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1953, 4 apr. 1953 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Manuel Berenguer |
Reĝisoro(j) | Luis García Berlanga |
Scenaro | Juan Antonio Bardem • Luis García Berlanga • Miguel Mihura |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Jesús García Leoz |
Rolantoj | Pepe Isbert • Manolo Morán • Elvira Quintillá • Félix Fernández • Lolita Sevilla • Fernando Rey • Alberto Romea • Rafael Alonso • Ángel Álvarez • Manuel Alexandre • José Riesgo • José Vivó • José Franco • Manuel Rosellón |
IMDb | |
Bienvenido, Mister Marshall (hispane Bonvenon, Mister [s-ro] Marshall) estas nigra-blanka filmo reĝisorata de Luis García Berlanga surbaze de scenaro de Miguel Mihura kaj Juan Antonio Bardem. Ĝi ekestis en Hispanio en 1953
Ĝi ricevis la internacian premion de bonhumora filmo dum la Festivalo de Cannes en 1953. Kiel unua filmo hispana ĝi satire komentas kaj kritikas la tiutempajn politikajn cirkonstancojn. Iuj supozas, ke la filmo eskapis la cenzuron nur tial, ke ĝi priskribas ankaŭ la kontraŭfremdulajn sentojn de la homoj.