La biksa kolorigilo, ankaŭ nomata anato estas natura pigmento, kun ruĝa-flava koloro, vaste uzata en la nutraĵa kaj kosmetika industrio.[1] Ĝi estas ĉerpita el la arigiloj kiuj kovras semojn de la arbedo nomata Bikso orelana (Bixa orellana), apartenanta al tropika Ameriko. Ĝia uzo devenas de antaŭkolumbaj tempoj. Ekzemple, la aztekoj uzis ĝin por tinkturfarbi teksaĵojn, kiel korpokolorigilo (ekzemple lipruĝon), kaj kiel manĝaĵon kaj trinkaĵon.[2] La majaoj uzis ĝin kiel spicaĵon kaj tinkturfarbon, ekzemple por kolorigi la korpon en religiaj ritoj, kaj ili asociis ĝin kun pluvo. Krome la semoj eĉ estis uzataj kiel valuto. Nuntempe ĝi ankoraŭ estas uzata kiel spico en la preparado de diversaj tradiciaj pladoj en Latinameriko. La ĉefa industria uzo de anato (E-160b) estas en la produktado de laktaĵoj, ekzemple por kolorigi la fromaĝojn de la francaj variantoj Mimolette, Fol Epi kaj Mamirolle, la dana BlueNote, la angla Shropshire Blue kaj Cheddar kaj, foje en la nederlanda Gouda. Ĝi ankaŭ funkcias kiel kolorigilo en glaciaĵoj aŭ kolbasoj.[3] La kemiaj eroj de anato estas la karotenoidoj biksino kaj ĝia derivaĵo nor-biksino.