Billboard Magazine estas la plej grava fakrevuo por muziko kaj distroindustrio en Usono. Ĝi jam fondiĝis en 1894. La ĉefsidejo estas en Novjorko. Pluajn oficejojn la eldonejo tenas en Los-Anĝeleso, Vaŝingtono, Londono kaj Tokio. Ĝi aperas ĉiusemajne. Ekde 2005 ĝi estas posedaĵo de la nederlanda mikskonzerno The Nielsen Company.
Billboard Magazine eltrovas kaj publikigas la oficialajn usonajn vendo-ranglistojn de muzikalbumoj, unuopaĵoj kaj pluajn ranglistojn pri diversaj muzikĝenroj, ekz. nuntempa ritmenbluso, hiphopo, kampara muziko kaj Latin-Amerika muziko.
Ĉiujare la revuo disdonas la muzikpremiojn laŭ pli ol 30 kategorioj. La gajniontojn oni trovas per enketado de la pojara vendonombro.