ATENTU: Bioenergio (kiel analiza terapio) ne konfuzendas kun la termino "bioenergio" uzata en la fakoj biokemio kaj biologio.
La bioenergia analizo (angle Bioenergetic Analysis, germane Bioenergetische Analyse aŭ Bioenergetik[1]) estas psikoterapia metodo ekde la jaro 1947 evoluigita de Alexander Lowen, kuracisto kaj sporta instruisto [2]. Temas pri diversaj metodoj per kiuj homoj per siaj manoj kaj menso, sen aŭ per kontakto, influas la mensan kaj fizikan sanstaton de la homoj[3].
Alexander Lowen unue estis paciento, kaj poste lernanto de Wilhelm Reich. La termino de "energio" laŭ Wilhelm Reich ne nur ampleksas tion, kio difinatas en fiziko aŭ kemio, sed pere de lia interpreto de la energiaj korpo-animo-konceptoj de Sigmund Freud kaj la termino "élan vital" de Henri Bergson venas al integrita teorio de funkcia unueco de korpo, animo kaj kosmo.