Bioturbado

Fosilia bioturbado en junkenozoika kalkarenito en Majorko, nome Marès.

Bioturbadobioturniĝado estas la turniĝado, turbado aŭ tramiksado (turbado) de grundojsedimentado pere de vivaĵoj. En grundoscienco kaj geologio ĝi estas unu formo de translokada procezo. Ĉar la baza diferenco inter grundoj kaj rokaĵoj estas, ke grundoj enhavas vivaĵoj, bioturbado precipe estas esplortereno de la pedologio. Bioturbaj strukturoj tamen ofte ekzistas ankaŭ en rokaĵo kaj ili ludas gravan rolon en la rekonstruado de sedimentaj ejoj. Tial bioturbado estas kaj grava en grundoscienco kaj geologio respektive paleontologio.

En la tera regiono de la grundoj la biogena turbado okazas precipe de la grunda faŭno, ekzemple malgrandaj mamuloj (ekzemple talpoj), lumbrikoj aŭ insektoj). En subakvaj regionoj de la sedimentoj tiun taskon precipe havas vermoj ekzemple tervermoj), duvalvuloj, eĥinoj, markukumoj, loĝtuboj konstruantaj krustacojn kaj aliaj. Temas ĉefe pri relative novdata procezo de pedogenezo kun konsekvencoj ankaŭ en geologio. Krom la bioturbado apartenas ankaŭ akvo-, frostturbado kaj kultivadturbado al lapedogenezaj turbadprocezoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne