Bizanca arto

Kristo Pantokrator: La plej fama el la bizancaj mozaikoj (12-a jarcento) de la Preĝejo de Sankta Saĝeco (Agia Sofia) konservita en Istanbulo (eksa Konstantinopolo).

Bizanca arto (aŭ Bizanca stilo) estas arta esprimo el 6-a jarcento forte enradikita en la helenista mondo kiel sekvanto de la orienta paleokristana arto En siaj unuaj momentoj oni konsideris ĝin kiel la natura konservanto en la landoj de la orienta Mediteraneo de la Romia Imperio, transpasante la artajn formojn kiuj influas povege en la mezepoka okcidenta kulturo. La periodoj de la bizanca arto alĝustiĝas, kompreneble, al la grandaj fazoj de ties politika historio.

Ekde komencoj de la 5-a jarcento oni kreis formalan artstilon propra kaj diferencita de tiu kiu pludaŭris en la Okcidenta Imperio. Pli poste, en la epoko de Justiniano la 1-a (527-565) ekas la unua etapo specife bizanca: estas la Unua Orepoko kiu enhavas la 6-an kaj la 7-an jarcentojn; ĝi estas la etapo de formo de la bizanca arto en siaj bazaj formalaj aspektoj.

Post la periodo de lukto kontraŭ la ikonoklasmaj, kvankam malriĉa laŭ monumentoj, komencas, ĉirkaŭ la jaro 850, la meza bizanca arto aŭ Dua Orepoko kiu daŭras ĝis la jaro 1204, kiam Konstantinopolo estis konkerita de la krucmilitistoj; en tiu epoko baze plisolidiĝas la formalaj kaj spiritaj aspektoj de la bizanca arto; ĝi estas la vera etapo kaj kreinta kaj difininta la bizancan estetikon.

Post la latina dominado, dum la dinastio de la Paleologoj, oni eniras en la Tria Orepoko kiu centriĝas en la 14-a jarcento kaj kiu finas je la konkero de Konstantinopolo en la jaro 1453. Poste, la bizanca arto floras en la slavaj landoj, Rusio kaj suroriento de Eŭropo, transirante ĝis nuntempe tra la monto Athos.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne