Bizanca imperio Orienta romia imperio Bizancio | |||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Βασιλεία των Ρωμαίων | |||||||||||||||||||||
Origina nomo latine | Imperium Romanum Orientale | ||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
historia lando • historia epoko • imperio • kulturo • stilo | |||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||
Areo:
|
4 500 000 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu la dokumentaron por la koncerna informkesto kaj korektu la artikolon) (en la jaro 550)
| ||||||||||||||||||||
La plej alta punkto:
|
Ararato (5137 m)
| ||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
34 000 000 Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu la dokumentaron por la koncerna informkesto kaj korektu la artikolon) (en la 4-a jarcento)
| ||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||||||||||
greka (oficiala lingvo)
| |||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
|||||||||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
Bizanca imperio, Orienta Romia Imperio, aŭ Bizancio (395–1453) estis la greka, orienta pluiga parto de la romia imperio, dum la Malfrua Antikveco kaj la Mezepoko, kiam ties ĉefurbo estis Konstantinopolo (nuntempa Istanbulo, kiu estis fondita kiel Bizanco). Ĝi survivis la fragmentigon kaj detruon de la Okcidenta Romia Imperio en la 5a jarcento kaj plue ekzistis dum aldona milo da jaroj ĝis ĝi falis sub la Otomanaj Turkoj en 1453.[1] Dum plej el sia ekzisto, la imperio estis la plej povega ekonomia, kultura, kaj militista forto en Eŭropo. Kaj "Bizanca Imperio" kaj "Orienta Romia Imperio" estas historiografiaj terminoj kreitaj post la fino de la regno; ties civitanoj plue referencis sian imperion kiel la Romia Imperio (Greke: Βασιλεία τῶν Ῥωμαίων, tr. Basileia tôn Rhōmaiōn; Latine: Imperium Romanum),[2] aŭ Romania (Ῥωμανία), kaj sin mem kiel "Romanoj."[3]
Kelkaj gravaj okazaĵoj el la 4a al la 6a jarcentoj markis la periodon de transiro dum kiu la Greka Oriento kaj la Latina Okcidento de la Romia Imperio dividiĝis. Konstantino la 1-a (r. 324–337) reorganizis la imperion, faris Konstantinopolon la nova ĉefurbo, kaj enleĝigis kristanismon. Sub Teodozo la 1-a (r. 379–395), kristanismo iĝis la oficiala ŝtata religio de la Imperio kaj oni malpermesis aliajn religiajn praktikojn. Fine, sub la regado de Heraklio (r. 610–641), la militistaro kaj administracio de la Imperio estis restrukturitaj kaj oni finfine adoptis la Grekan por oficiala uzado anstataŭ la Latino.[4] Tiele, kvankam la Romia ŝtato plue ekzistis kaj la Romiaj ŝtataj tradicioj estis kontinuigitaj, modernaj historiistoj distingas Bizancon el la antikva Romio ĉar ĝi estis centrita en Konstantinopolo, orientita al la Greka pli ol al la Latina kulturo, kaj karakterizita per la Ortodoksa Kristanismo.[5]
La limoj de la imperio ege evoluis laŭlonge de ties ekzistado, ĉar ĝi trapasis kelkajn ciklojn de malpliigo kaj rekupero. Dum la regado de Justiniano la 1-a (r. 527–565), la Imperio atingis sian plej grandan etendon post la rekonkero de multo de la marbordo de la historia Romia okcidenta Mediteraneo, kiel ĉe Nordafriko, Italio, kaj Romo mem, kion la imperio tenis dun du pliaj jarcentoj. Dum la regado de Maurikios (r. 582–602), la orienta limo de la Imperio estis etendita kaj la nordo stabilita. Tamen, lia murdo okazigis la Bizanc–Sasanidan Militon, kiu elĉerpigis la resursojn de la imperio kaj kontribuis al gravaj teritoriaj perdoj dum la komencaj islamaj konkeroj de la 7-a jarcento. Post kelkaj jaroj la imperio perdis siajn plej riĉajn provincojn, nome Egipto kaj Sirio, profite al la Araboj.[6]
Dum la Makedonia dinastio (10a–11a jarcentoj), la imperio denove etendiĝis kaj spertis la du-jarcente daŭran Makedonian Renesancon, kiu finiĝis pro la perdo de multo el Malgranda Azin antaŭ la Selĝukoj post la Batalo de Manzikerto en 1071. Tiu batalo malfermis la vojon por ke la Turkoj setliĝu en Anatolio.
La imperio rekuperiĝis denove dum la Komnenia restaŭrado, ĉar en la 12a jarcento Konstantinopolo estis la plej granda kaj riĉa urbo de Eŭropo.[7] Tamenla imperion ricevis fortan frapon dum la Kvara krucmilito, kiam Konstantinopolo estis rabita en 1204 kaj la teritorioj kiujn la Imperio iam regis estis dividitaj en konkurencaj Bizancaj Grekaj kaj Latinaj regnoj. Spite la eventualan rekuperon de Konstantinopolo en 1261, la Bizanca Imperio restis nur unu el kelkaj malgrandaj rivalaj ŝtatoj en la areo por la finaj du jarcentoj de sia ekzistado. Ĝiaj restantaj teritorioj estis iom post iom aneksitaj de Otomanoj laŭlonge de la 14a kaj 15a jarcentoj. La Falo de Konstantinopolo antaŭ la Otomana Imperio en 1453 finfine finigis la Bizancan Imperion.[8] La lasta el la imperiaj Bizancaj sukcedantaj ŝtatoj, nome Imperio de Trebizondo, estis konkeritaj de Otomanoj ok jarojn poste post la Sieĝo de Trebizondo de 1461.[9]
Resume la imperio travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis grandparte la saman teritorion, sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la veran heredinton de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo".
Oni nomas la imperion "bizanca", laŭ franca kutimo, pro la helena urbeto Bizanco, sur kiu Konstantino fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj eĉ ne regis Romon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo de Romio, kaj kromnomis Konstantinopolon Nea Rhome, "Nova Romo".