Blackwater USA | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
militfirmao • negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1997 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco | |
Fondintoj | Erik Prince • Al Clark vd | |
Sidejo | McLean | |
Lando | Usono | |
Dungitoj | 21 000 | |
TTT | Oficiala retejo | |
Blackwater USA estas privata armeoserva firmao[1] fondita en 1997 de Erik Prince kaj Al Clark. Laŭ la entreprena priskribo, Blackwater USA ofertas kiel servon trejnadon por armeo, registaraj instancoj, justico kaj civitanoj same kiel efektivigon de strategiaj kaj precizaj agoj. La dungitoj de la entrepreno laboras kiel moderna formo de solduloj.
Ĝi alternative estis nomita kiel sekureco kontraktisto aŭ lusoldula organizo de multaj raportoj en la internacia amaskomunikilaro[2][3][4][5][6]. La bazo de Blackwater estas en la usona stato de Norda Karolino, kie ĝi funkciigas taktikan trejnadan servon kiun ĝi asertas esti la plej granda en la mondo. La kompanio trajnas pli ol 40 000 homoj ĉiujare, de ĉiuj militistaj servoj kaj diversaj aliaj agentejoj. La kompanio mem reklamas sin kiel esti " la plej ampleksa profesia militista kompanio de publika ordo, sekureco, interpacigo, kaj stabilecaj operacioj en la mondo."(citaĵo mankas)