Blanes estas urbo kun 40 579 loĝantoj (2022) loĝantoj en la hispanaprovinco Ĝirono en la aŭtonoma regionoKatalunio ĉe la suda fino de la Costa Brava rekte ĉe la enfluejo de la rivero Tordera kaj ĉirkaŭ 60 kilometrojn nordoriente de la regiona ĉefurbo Barcelono. Blanes estas konsiderata la enirejo al la Costa Brava.
Blanes estas populara feriejo en tipa kataluna stilo. Sennombraj restoracioj, trinkejoj, multnombraj butikoj kaj la aparte larĝa sabla plaĝo, longa je kvar kilometroj, estas kelkaj el la trajtoj de ĉi tiu loko. Blanes ankaŭ estas konata kiel la ekonomia centro de la suda Costa Brava. Sude de la malnova urbocentro, estis starigitaj grandegaj ruldomoj, ferihejmoj kaj kampadejoj, kiuj estas inter la plej grandaj laŭsezonaj feriejoj en Mediteraneo. La urbo facile kreskas al pli ol 100 000 loĝantoj en la somersezono.