La Blanka intermonto aŭ Blanka montpasejo (angle: White Pass) estas 873 m alta intermonto en la Boundary Ranges de la Coast Mountains ĉe la landlimo inter Alasko kaj la kanada Brita Kolumbio. Ĝi estas parto de la nacia historia parko de la Alaska orimpetego. Ĝi ligas la havenurbon Skagway al la lago Bennett.