Esperanto-klubo “Blanka Akacio” | |
---|---|
![]() | |
Lando | ![]() |
Sidejo | ![]() |
membro de | ![]() |
Blanka Akacio estas Esperanto-klubo en Odeso, Ukrainio. La prezidanto de la klubo estas Semen Vajnblat.
La klubo kunvenas ĉiujn du semajnojn marde, en sia klubejo laŭ la adreso: Troickaja 41. Ekzistas ankaŭ apartaj kunvenoj-aranĝetoj de la kluba junulara sekcio (plejofte dimanĉe kaj plejofte ekster la klubejo), pri kiuj oni kutime informas en la paĝo de la Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (vidu ligilon sube).
La klubo organizas ĉiujaran esperantan renkontiĝon Humurino en Odeso. En 1998, ĝi ankaŭ estis la loka organizantaro por la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Kompreneble la klubo estas parto de Ukrainia Esperanto-Asocio kaj la klubaj membroj aktive subtenas la asocian agadon.