Blanka motacilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blanka motacilo, M. alba alba
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Motacilla alba (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Tutmonda distribuado de la Blanka motacilo. Flave somera teritorio, verde tutjara teritorio, blue vintra teritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blanka motacilo aŭ Griza motacilo (Motacilla alba) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La specio vivas en granda parto de Eŭropo kaj Azio kaj en lokoj de norda Afriko, kaj malofte videblas en Alasko kaj eĉ reproduktiĝas en norda Nordameriko. Ili estas loĝantaj birdoj en la plej klimatmildaj partoj de sia teritorio, sed en aliaj lokoj migras al Afriko.
Tiu estas insektovora birdo de malferma kamparo, ofte ĉe homa setlejo kaj ĉe akvo. Ili preferas nudajn areojn por manĝado, kie ili povas facile vidi kaj kaŝi sian predon. En urbaj areoj ili adaptiĝis al manĝo ne nur en ĝardenoj sed ankaŭ eĉ en pavimitaj areoj kiel stratoj kaj aŭtohaltejoj kie iam ili klopodas eniri en eksteraj respegulaj aŭtospeguloj kvazaŭ ili estus flakoj.
Ili nestumas en fendoj en ŝtonaj muroj kaj similaj naturaj aŭ artefaritaj strukturoj.